Eventoj de Casas Viejas

Per la nomo Eventoj de Casas Viejas estas konata unu el la plej gravaj kaj tragediaj okazaĵoj de la Dua Hispana Respubliko. Tiu okazaĵo kontribuis al la falo de la prezidanto de la registaro, Manuel Azaña, kaj malprestiĝigis la respublikan registaron ĉe la laborista klaso.

En 1933 okazis en Hispanio la t.n. Insurekcio de Januaro de 1933, strik-insurekcio daŭranta tri semajnojn, dum kiuj okazis la mortigado de Casas Viejas. Tiu mortigado skandalis la tiaman hispanan socion.

Rakonto de la okazaĵo redakti

La 11an de januaro 1933 okazis en la urbeto Casas Viejas (en la provinco Kadizo), kies nomon oni post tiu okazaĵo ŝanĝis al Benalup kaj ankoraŭ poste al Benalup-Casas Viejas, insurekcio de larĝa grupo de anarkiistoj de la sindikato CNT. Ĝi intencis apogi ĝeneralan strikon deklaritan de tiu sindikato tutlande kun la celo ekigi revolucion kaj krei senregistaran socion. La ribelantoj forigis la urbestron kaj sieĝis la kazernon de policanoj de la Guardia Civil. Dum tiu sieĝo aŭdiĝis la unuaj pafoj kaj mortis du el la policanoj.

Tiam alvenis al la vilaĝo multaj pliaj policanoj, kiuj mortpafis multajn kamparanojn, ribelintajn aŭ ne, kaj bruligis la kabanon, kie rifuĝis kelkaj insurgentoj, inter kiuj Francisco Cruz Gutiérrez, alinomata "Seisdedos"; ĉiuj mortis tie kaj aliaj kamparanoj estis tie mortpafitaj. Krome oni arestis kaj torturis multajn kaj oni malfaciligis la vivon de preskaŭ la tuta vilaĝo.

Sekvoj redakti

Ĵurnalistoj kaj aktivuloj, inter kiuj Ramón J. Sender, Eduardo de Guzmán kaj Francisco Ascaso, venis al Casas Viejas tuj post la okazaĵo kaj disvastigis la novaĵon tra la tuta Hispanio, kio kaŭzis grandan skandalon en la gazetaro kaj eĉ ĉe la parlamento; la tuta hispana socio estis kortuŝita. En la komenco la registaro ne agnoskis la maljustajn mortpafojn fare de policanoj. Poste oni devis ja agnoski tion, kaj la registaro de Azaña iĝis malpopulara kaj sekve falis post la balotado de novembro 1933. Tamen la kulpaj policanoj apenaŭ suferis punon. La ĉefa kulpulo, kapitano Rojas, apogis en 1936 la puĉon de Francisco Franco.

Siaflanke la liberecana movado alvokis al pli larĝa socia kontraŭstaro kontraŭ la respublikaj aŭtoritatoj. Tio distancigis la laboristaron for de la burĝa respubliko, kiu iliaopinie ne plenumis la laboristajn dezirojn pri justeco kaj socia egaleco.

Vidu ankaŭ redakti