Faktoro de Boltzmann

En fiziko, faktoro de Boltzmann estas pezanta faktoro kiu difinas la relativan probablon de stato (kvantuma stato) i en multstata sistemo en varmodinamika ekvilibro je temperaturo T. Ĝi egalas al

Kie kB estas konstanto de Boltzmann,

Ei estas energio de la stato i.

La rilatumo de la probabloj de du statoj estas donita per la rilatumo de iliaj faktoroj de Boltzmann.

La faktoro de Boltzmann ne estas senpere probablo, ĉar ĝi ne estas ununormigita. Por ununormigi la faktoron de Boltzmann en probablon, necesas dividi ĝin per la sumo Z de la faktoroj de Boltzmann de ĉiuj eblaj statoj de la sistemo, kiu estas nomata kiel la dispartiga funkcio. Ĉi tiu donas la distribuon de Boltzmann.

De la faktoro de Boltzmann eblas derivi la statistikon de Maxwell-Boltzmann, statistikon de Bose-Ejnŝtejn kaj statistikon de Fermi-Dirako kiuj priskribas klasikajn subatomajn partiklojn kaj ankaŭ kvantumajn mekanikajn bosonojn kaj fermionojn respektive.

Vidu ankaŭ redakti