Bosono

kvantuma partiklo sekvanta la statistikon de Bose–Einstein

En fiziko bosono estas partiklo kun entjera spino.

La bosonoj estis nomitaj laŭ la sciencisto Satyendra Nath Bose.

Striktasence ekzistas kvar kalibraj bosonoj, kiuj estas perantoj de la kvar elementaj fortoj:

Vastasence al la bosonoj apartenas ankaŭ la mezonoj, ĉiuj nukleoj kun para nombro da nukleonoj kaj la plej multaj atomoj kaj molekuloj.

Male al la fermionoj, por bosonoj ne validas la principo de ekskludo de Pauli. Tial du aŭ pluraj bosonoj povas samtempe esti en identa stato. Tio ebligas la fenomenojn de superkonduktiveco kaj superfluideco.

Bosono estas portanto de fortojkampoj de interagado; ekzemple, la fotono estas bosono kiu portas la elektromagnetan forton. Bosonoj ne obeas la leĝon de konservado, ekzemple fotono: bilionoj da fotonoj estas kreataj kiam oni ekŝaltas elektran lampon, kaj malaperas kiam ili estas sorbitaj far atomoj; sed bosonoj obeas statistikan leĝon nomata "Statistikon de Bose-Einstein".

ĈEFAJ BOSONOJ :'

Kampo de
Interagado
Bosono Maso Spino
Gravita Gravitono (hipoteza) 0 2
Malforta W+, W 80.425 ±0.038 GeV/c² 1
Z 91.1876 ±0.0021 GeV/c²
Elektromagneta Fotono 0 1
Forta Gluono 0 1
Higgs-a Bosono de Higgs 125 GeV/c² - 126 GeV/c² 0

Vidu ankaŭ redakti