Satyendra Nath Bose

Satyendra Nath Bose (naskiĝis la 1-an de januaro 1894 en Kolkato, mortis la 4-an de februaro 1974 samloke) – barata fizikisto, specialiĝanta pri matematika fiziko.

Satyendra Nath Bose
SatyenBose1925.jpg
Persona informo
সত্যেন্দ্রনাথ
Naskiĝo 1-an de januaro 1894 (1894-01-01)
en Kolkato
Morto 4-an de februaro 1974 (1974-02-04) (80-jara)
en Kolkato
Religio hinduismo [#]
Lingvoj bengalaanglagermanafrancasanskritohindia [#]
Loĝloko Barato [#]
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato [#]
Alma mater Presidency University • University College of Science, Technology & Agriculture • Hindu School [#]
Subskribo Satyendra Nath Bose
Familio
Edz(in)o Ushabati Bose [#]
Profesio
Okupo fizikisto • matematikisto • politikisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo matematika fiziko [#]
Verkado
Verkoj statistiko de Bose-Einstein ❦
kondensaĵo de Bose-Einstein ❦
bosono ❦
photon gas [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bose prilaboris probablan distribuon por fotonoj, kiu poste estis plilarĝigita de Albert Einstein ankaŭ por atomoj kaj de iliaj nomoj nomata statistiko de Bose-Einstein. Laboraĵo de Bose Planck's Law and the Hypothesis of Light Quanta, kiu enkondukis la distribuon de probableco, estis presita en la germana scienca revuo Zeitschrift für Physik nur post rekomendo de Einstein kaj en lia traduko.

De la nomo Bose devenas ankaŭ la termino bosono.

En 1924 dum vojaĝo tra Eŭropo li kunlaboris interalie kun pola fizikistino Maria Skłodowska-Curie en Parizo, kaj sekvan jaron kun Albert Einstein en Berlino.