Gluono

elementa vektora bosono, kiu peras la koloran forton de gaŭĝa grupo SU(3)

En partikla fiziko gluonoj (de la angla glue - gluo) estas elementaj partikloj kiuj transdonas fortan nuklean forton. Ili tenas kune kvarkojn en hadronoj kaj protonojn kaj neŭtronojn en atomkerno.

Pli science, gluonoj estas vektoraj kalibraj bosonoj, kiuj respondecas pri fortaj interkoloraj rilatoj en kvantuma kolordinamiko. Malsimile al neŭtraj fotonoj, kiuj transdonas elektromagnetan forton en kvantuma elektrodinamiko, gluonoj mem estas influitaj per forto, kiun ili transdonas. Forta nuklea forto influas al gluono ĉar ĝi mem havas kolorŝargon, kvazaŭ interagante kun si mem. Pro tio kvantuma kolordinamiko iĝas multe pli komplika ol kvantuma elektrodinamiko.

Ecoj redakti

Gluono estas kvantumo de vektora kampo en kvantuma kolordinamiko. Samkiel fotono, ĝi havas spinon S=1 kaj ne havas pacan mason. Kvankam multepezaj mezonoj de spino=1 havas tri polarajn statojn, kalibraj bosonoj kiel fotono aŭ gluono, havas nur na unu pro efekto de kalibra senvarianteco. En kvantuma teorio de kampo entjera kalibra senvariantumo postulas ke la kalibra bosono ne havu mason en paco (eksperimente maso de gluono estas nur kelkaj MeV. Gluono havas negativan interan parecon kaj nulan izotopan spinon. Ĉiu gluono estas kontraŭpartiklo por si mem.

Malsimile al aliajn kalibraj bosonoj (fotono, de kiu estas nu unu tipo, kaj tri W- kaj Z-bosonoj, perantoj de malforta nuklea forto), gluonoj havas 8 apartigeblajn tipojn.

Kvarkoj povas havi tri tipojn de kolorŝargo, kaj same kontraŭkvarkoj. Gluonoj devas havi unu kvarkon kaj unu kontraŭkvarkon, ĉiu el kiu havi na unu el tri koloroj. Laŭ kombinatoriko devas esti 6 tipoj de gluonoj, sed nun oni kredas ke vere estas 8, ĉar gluonoj estas grupo de SU(3)-simetrio.

Eksteraj ligiloj redakti