La flago de Malajzio, ankaŭ konata kiel la Jalur Gemilang ("Strioj de Gloro"), konsistas el kampo de 14 ruĝaj kaj blankaj strioj enhavante duonlunon kaj 14-pintan stelon. La 14 strioj, de sama larĝo, reprezentas la egalan statuson en la federacio de la 13 membroŝtatoj kaj la federacia registaro, dum la 14 pintoj de la stelo reprezentas la unuecon inter tiuj unuoj. La duonluno reprezentas Islamon, la oficiala religio de la lando. La blua parto simbolas la unuecon de la malajzianoj. La flavo de la stelo kaj duonluno estas la reĝa koloro de la malajaj regantoj.

Unuavide la malajza flago estas preskaŭ simila al la usona flago, tamen verdire la azia flago ne ricevis influojn de la nordamerika. La unua flago kiu uzis dek tri striojn, alterne blankajn kaj ruĝajn, estis tiu de la Brita Orienthinda Kompanio. Malajzio estis teritorio ade vizitata de la ŝiparo de la Brita Kompanio, krome laŭ reĝa statuso havigita al tiu komerca kompanio, iliaj ŝipoj rajtis flirtigi la flagon de la kompanio nur kiam ili troviĝis en Azio. Do, temis pri flago tre bone konata en la havenoj de tiu kontinento, kompreneble ankaŭ en la tuta malazia duoninsulo. Sur la malajza flago ne aperas blankaj steloj, sed la duonluno kiel simbolo de Islamo kaj stelo, kiu reale estas la planedo Venuso, kies pintoj reprezentas la malajzajn ŝtatojn.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. José M. Rodríguez, "La Usona Flago, influita kaj influanta simbolo", VENTO, numero 10, Decembro 2021. p. 11.