Flago de Papuo-Nov-Gvineo

La nacia flago de Papuo-Nov-Gvineo estis adoptita la1-an de julio 1971. En la hisflanko ĝi prezentas la Sudan Krucon; en alia kontraŭa parto Raĝana paradizbirdo estas siluetita. La dizajnisto de la flago estis 15-jaraĝa lerneja knabino Susan Huhume kiu venkis en tutlanda konkurado por nova flagodizajno en 1971.

Ruĝa kaj nigra estis tradiciaj koloroj de multaj triboj de la lando. Nigra, blanka kaj ruĝa estis la koloroj de la flago de la Germana Imperiestra Regno, kiu koloniis Nov-Gvineon antaŭ 1918. La paradizbirdo estas ankaŭ trovita sur la nacia blazono.

Hazarde la koloroj kaj distribuo de tiu flago koincidas kun pli malnova flago de anarkosindikatismo.