En la industrio de aviada transporto de pasaĝeroj kaj varoj, fokus-urboangle focus city estas loko kiu ne estas flugkompania nabo, sed kiu la koncerna flugkompanio havas seninterrompajn flugojn al diversaj celoj ekstas sia(j) flughavena(j) nabo(j).

Kompare al flughavena nabo, flugoj el fokus-urbo ofte estas malpli oftaj, ofertataj de malpli grandaj regionaj flugkompanioj, kaj pli servas rektan trafikon de unu flughaveno al alia, ol servi trafikon per konektaj flugoj. Tamen konekta trafiko kutime eblas, pro la nombro de flugceloj la ofteco de flugoj ofertataj de la sama flugkompanio (kelkfoje en kunlaboro kun partneraj entreprenoj el la sama flugkompania alianco).

La vorto "fokus-urbo" estas iom neprecize, ĉar fakte temas pri "fokusaj flughavenoj", kiuj nomatas laŭ certa(j) urboj(j) kaj situas pli-malpli proksime, sed ne nepre en la urbo de sia nomo. Tamen la nocio kutimiĝis kaj uzatas. Alternative eblus paroli pri "flughavena nabeto", aŭ angle "minor airline hub" (respektive "mini-hub" aŭ "hublet").

Fokusaj urboj ankaŭ estas la nomo por la centraj flughavenoj de aparte malmultekostaj flugkompanioj, kiuj unuavice ofertas rektajn flugojn kaj tial ne aŭ malpli multe havas flughavenajn nabojn - ekzemploj de tiaj flughavenoj estus Southwest Airlines, Spirit Airlines, JetBlue Airways kaj WestJet en Norda Ameriko, respektive Ryanair, EasyJet, Norwegian Air Shuttle kaj Wizz Air en Eŭropo.