Géza Györgyi (arkitekto)

Géza Györgyi [djordji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Györgyi Géza estis hungara arkitekto, pentristo. Lia patro estis Alajos Györgyi Giergl, lia parenco estis Kálmán Giergl, same arkitekto.

Géza Györgyi [1] naskiĝis en 1851 en Pest (urbo). Li mortis la 23-an de marto 1934 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Géza Györgyi studis arkitekton en sia naskiĝurbo kaj Berlino, sed jam pli frue en 1870 li laboris apud Alajos Hauszmann. Inter 1876 kaj 1881 li apartenis al arkitekta stabo de Miklós Ybl, poste en aliaj staboj, ekzemple li denove estis kolego de Alajos Hauszmann. Plej granda laboro de Györgyi (kun aliaj) estis Reĝa Palaco (Budapeŝto), krome li projektis hotelojn, domegojn, loĝdomojn. Li estis ankaŭ pentristo. Li ricevis hungaran kaj italan premiojn.

Elektitaj projektoj redakti

  • Bayer-villa, Bp, XI. kerület Minerva u. (1907)
  • Kereskedők Segélyegyletének Menháza, Bp, II. Tárogató út 2. (1908-1909)
  • Viktória Biztosító Társaság lakóháza, Bp, VII. Károly körút 3. (1912)

Fontoj redakti