Ghawar estas la plej granda naftokampo de la mondo. ĝi situas en Sauda Arabio kaj estis malkovrita en 1948/49. Oni kalkulas, ke 60% ĝis 65% de la naftominado de Sauda Arabio venis en 1948-2000 el tiu naftokampo. La nuna produkta kvanto estas kalkulita je 5 milionoj da bareloj je tago, kio estas ĉ. 6% de la monda taga produktado (~82 milionoj da bareloj).