Glaceglacio estas maldika tavolo, travidebla kaj homogena de glacio kiu kuŝiĝas sur la surfaco kiam precipitiĝas frostiĝanta pluvo sur la grundo. Tio okazas kiam la gutetoj de pluvetopluvo estas malvarmegaj kaj frostiĝas poste sur objektoj kies temperaturo estas de ĉirkaŭ 0°C. Kiam la pluvo aŭ frostiĝanta pluvo estas malpeza kaj mallonga, la glacio formata estas maldika. Ĝenerale ĝi okazigas malgrandajn damaĝojn, kio liberigas arbojn el mortintaj branĉoj ktp.[1] Tamen, kiam grandaj kvantoj akumuliĝas, ĝi estas unu el la plej danĝeraj klimataj fenomenoj.[2] Kiam la glacitavolo estas supra al 0,64 cm, la arbobranĉoj kovritaj de glacio povas rompiĝi, pro la enorma pezo, kaj povas fali sur personoj aŭ elektraj kabloj.

Glaceglacio kovranta ludejon post neĝoŝtormo.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-21. Alirita 2016-10-12.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-03-17. Alirita 2016-10-12.