Glacirompilo estas speciale ekipita ŝipo, kiu povas veturi tra glacikovrita maro kaj dumtempe rompi vojon por si aŭ aliaj ŝipoj.

La rusa Arktika ĉe Murmansk, Julio 2012.

La efikan glacirompadon ebligas, tio ke la mara glacio ofte enhavas enfermaĵojn pro la marakvo pro kiuj ĝi ne estas tiel dura kaj kompakta kiel la glaĉera flosanta glacio.

Specifaĵoj redakti

La glacirompilaj ŝipoj devas plenumi tri kondiĉojn male al la normaj ŝipoj:

  • stabila, forta konstruo (duobla veldado, forta submerga parto ks.)
  • speciala antaŭparto (pruo), por rompi la glacion; (plej ofte kojnoformo)
  • forta motora povumo.

La ŝipa antaŭparto, korpo estas tiufome konstruita, ke ĝi ne nur rompas, sed flankenŝovas la glacion, por protekti la helicon, eviti kolekton de glacio kaj tiel ŝpari povumon.

Novaj tipoj ne nur mekanisme (subaj ŝovkanaloj) flankenŝovas la glacion sed ankaŭ aerpreme (Thyssen-Waas-glacirompilo).

Plua glacirompa tekniko estas la ŝanceligo de la ŝipo per pumpegado de akvoj inter la antaŭa kaj posta aŭ dekstra kaj meldekstra partoj de la ŝipo.

Ĉar la glacirompilo estis akomodita al glacikovrita maro, ĝi estas okulfrape nestabila ĉe malferma, senglacia maro, inter ventaj, ondaj cirkonstancoj.

Historio redakti

La plej malnova glacirompilo estis la finna Tarmo (1907), uzita ĝis 1970. Ĝi havis la povumon de 3.850 ĈP kaj akvoelpremon de 2.300 t.

La unua nuklee movita ŝipo ekservis en 1958 (nuklea glacirompilo Lenin (44.000 ĈP, 19.240 BRT, 3 reaktoroj kun 90 megavatto).

La plej granda glacirompilo estis la usona Manhattan.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti