Grunda manĝoĉeno

La grunda manĝoĉeno estas nutrokomunumo de organismoj vivantaj en la grundo, inter kiuj ekzistas dependorilatoj, ĉar unuj organismoj nutras sin per aliaj. La tri ĉefaj grupoj estas la produktantoj, konsumantoj kaj detruantoj. Al la produktantoj apartenas la verdaj plantoj, kiuj per fotosintezo kapablas eluzi la energion de la sunlumo kaj transformi neorganikajn en organikajn kombinaĵojn. Konsumantoj vivtenas sin el tiaj kombinaĵoj produktitaj.