Grupĉikanado (en la angla lingvo konata kiel mobbing, derivita de la angla vorto mob: „hundaro, popolamaso, kanajlaro, bando“ kaj to mob: „ataki amase, amaskolektiĝi“) estas ĉikano, violento, intrigo kaj psiĥoteroro en organizoj, ĉefe en laborejoj kaj lernejoj, kaj krom tio novdate (2012) ankaŭ en sociaj retoj en Interreto.

Scienca esploro de la fenomeno redakti

La esprimon unuafoje menciis (1963) la konduta esploristo Konrad Lorenz. Li priskribis per tio la grupajn atakojn kontraŭ mem pli forta besto (anseroj kontraŭ vulpo). La sveda kuracisto Peter-Paul Heinemann uzis la nocion en 1969 por la fenomeno, kiam grupo atakas personojn, kiuj kondutas malsame al la socialaj normoj.

La nuna signifo ligiĝas al psiĥologo Heinz Leymann, kiu uzis la esprimon por la laboreja konduto. Liaj esploroj komenciĝis en la 1970-aj jaroj pri rektaj kaj nerektaj atakoj en la labomondo. Lia resuma verko pri la temo aperis komence en la 1990-aj jaroj.

Negativaj efikoj al entreprenoj kaj socio redakti

La grupĉikanado estas kondamninda fenomeno, kiu kaŭzas al entreprenoj, kie ĝi okazadas ofte gigantajn damaĝojn. Ekzistas kazoj, kiam viktimoj de grupĉikanado freneziĝas kaj poste en sin venĝas terure. Amokmurdoj foje estas rezulto de antaŭa sistema grupĉikanado. Estas tial tre grava, ke gvidantoj de entreprenoj en kazo de grupĉikanado serĉu helpon kaj decidite kontraŭagu tian fenomenon.

Formoj de la grupĉikanado redakti

  • komunikada limigo
  • malhelpo de la socialaj kontaktoj
  • atako kontraŭ la bona reputacio
  • atakoj en la taga laboro
  • atakoj kontraŭ la sano, posedaĵoj

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti