Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

György ERDŐS [erdoe:ŝ], plumnomo György Szilveszter, estis rumania hungara redaktoro, tradukisto. Li naskiĝis en Arad la 11-an de decembro 1901 kaj mortis samloke la 7-an de decembro 1979.

György Erdős
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1901 (1901-12-11)
en Arad
Morto 7-an de decembro 1979 (1979-12-07) (77-jaraĝa)
en Arad
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Kariero redakti

György Erdős faris en studvojaĝon en Germanio kaj Danio. Li debutis ĉe la ĵurnalo Aradi Hírlap, poste li estis interna kunlaboranto de presagentejo Dunaposta (1921-22), de ekonomika gazeto Az Üzlet (1923-24) de Pesti Napló; de 1926 li laboris ĉe la Erdélyi Híradó de Arado, de 1929 respondecredaktoro de A Nap, poste respondecredaktoro kaj eldonantposedanto de Reggel (1931-37); dume li redaktis literaturajn kaj artajn gazetojn (Kút, Rivalda, Szeptember).

Libro redakti

  • Lapzárta előtt (teatraĵo, 1951).

Fonto redakti