TÓTH György [to:t djørdj] estis hungara kuria juĝisto, ĵurnalisto; li naskiĝis en Bölön la 20-a de majo 1871 kaj mortis en Budapeŝto la 21-a de februaro 1942.

Biografio redakti

György Tóth havigis al si juran doktorecon en Koloĵvaro. Ekde 1897 li estis vicnotario en Déva kaj tie li estis kunlaboranto de la gazeto Déva és Vidéke. Ekde 1901 li plenumis tribunalan servon en Sibio, poste en Koloĵvaro. Ekde 1922 li laboris ĉe la budapeŝta kurio. Inter 1925 – 41 li estis kuria juĝisto.

Verkoj plej gravaj redakti

  • A döntvény jog (Kolozsvár, 1909);
  • A közbirtokosságok mint jogi személyek (Kolozsvár, 1912);
  • Az unitárius egyház rendszabályai 1626 – 1856 (Kolozsvár, 1922);
  • Az unitárius egyházi törvények gyűjteménye (Kolozsvár, 1922).

Fontoj redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon