Harkort'sche Fabrik

La Harkort'sche Fabrik, eo: Harkort-a Fabriko estis fabriko de la feraĵofabrika familio Harkort en Hagen (Germanujo).

Maŝinhalo de la iama Harkort’schen Fabrik
Indiktabulo de la Itinero de la Industrikulturo

Historio redakti

La fabriko en Hagen-Haspe estis fondata mallonge post 1800 de Johann Caspar Harkort la 4-a (1753–1818), patro de Friedrich Harkort, kiu estis pioniro de la Ruhr-Regiono. En la unua triono de la 19-a jarcento la fabriko produktis pli malgrandajn forĝo- kaj gisferajn produktojn kiel ekzemple hak-, pik- kaj pafarmilojn, kirasojn, laborilojn, serurojn, kuirilojn kaj ĉarojn. En la jaro 1818 la entrepreno eniĝis en la posedon de Johann Caspar Harkort la 5-a. Tiu ĉi ŝanĝis la fabrikon en industrian entreprenon, kiu ekde 1840 produktis interalie aksojn kaj radojn por la fervojo.

En 1850 la nevo deFriedrich Harkort, Johann Caspar Harkort la 6-a (1817–1896), transprenis la fabrikon kaj specialiĝis pri spezialisierte sie auf ŝtalo- kaj pontokonstruo. La fabriko rapide fariĝis tro malgranda, kaj Johann Caspar Harkort la 6-a translokis la produktejon dek jarojn pli malfrue al la Rejno ĉe Duisburg, kie oni liveris ekde 1863 pretajn ponterojn.

Okaze de la monda ekspozicio 1873 en Vieno Harkort starigis sub la direktado de der Johann Caspar Harkort la 5-a la rondplanan ekspozicidomon Rotunde. La ŝtaltraba konstruaĵoj havis kupolan alton da 84 metroj, la baza diametro estis 108 metroj. La Rotunde estis siatempe la kun distanco plej granda kupolo de la mondo. Jam antaŭe Johann Caspar Harkort la 5-a estis konstruinta en la jaro 1870 per sia entrepreno fervojponton trans la Danuba Kanalo. En 1898 oni nomis straton laŭ li en Vieno-Leopoldstadt (Harkortstraße).

La Harkort’sche Fabrik ricevis siajn karboliveraĵojn ekde 1829, la jaro de la ekfunkciado de karbofervojo, el Minejo Trappe. Per la translokado de la iama fabriko forfalis tiuj ĉi transportoj. La fervojo nun estas malfunkciita kaj -konstruata.

Kiel ununura domo de la Harkort'schen Fabrik konserviĝis la nun monumentprotektata maŝinhalo, kiu estis riparata en 1990. En la ankoraŭ restinta domo troviĝas ekde 1994 la produktejo de lignaĵisto. Apuda bierfarejo estis translokata en la liberaeran muzeon je Hagen. Harkort'sche Fabrik estas ero de la Itinero de la Industrikulturo.

Eksteraj ligiloj redakti

51.3447222222227.4083333333333