Harmful to Minors: The Perils of Protecting Children From Sex [Ne permesata al neplenaĝuloj: La danĝeroj protekti la infanojn kontraŭ sekso][1] estas libro de la usona ĵurnalistino Judith Levine. La verko iĝis fama en 2002, post gajni la premion Los Angeles Times Book Award pri aktuala intereso.

Harmful to Minors
Origine Harmful to Minors
skribita verko • libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Judith Levine
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 2002
Loko Minseoto (Usono)
Eldoninto University of Minnesota Press
Trajtoj
Paĝoj 344
ISBN 0-8166-4006-8
Ĝenro eseonefikcio
vdr

Enhavo redakti

Harmful to Minors estas reserĉa laboro reviziita per paroj, en kiu Judith Levine analizas la kulturajn kaj politikajn ŝanĝojn ligitaj al la sekseco kaj ilian rilaton al la neplenaĝuloj dum la du lastaj jarcentoj en Usono. Levine petas agnoskon de neplenaĝuloj kiel seksecaj estuloj kaj liberaligon de la usonaj leĝoj pri aferoj kiel aĝo de konsento, posedo de infana pornografio aŭ aliro de neplenaĝuloj al abortigo. Ŝi asertas, ke la socio estas troiganta la riskon pri pedofilio kaj ke la adoleskantoj ne povas plene kaj sekure disvolvi sian seksecon. Aliflanke ŝi subtenas, ke le informado pri sekseco ricevita de la junuloj estas nesufiĉa en multaj landoj kaj ŝi kritikas la seksan edukadon bazita sur abstinado, kio ĝi taksas nociva kaj danĝera. Ŝi analizas ankaŭ la timojn uzitaj pro pravigi cenzuron[2] kaj kritikas la kuracadajn programojn por pederastoj, kiujn la aŭtora taksas pli damaĝaj ol la seksagresantoj mem.

Levine revizias la laborojn de psikologoj, pediatroj, advokatoj, psikiatristoj kaj aliaj reserĉistoj kaj ŝi alvenas al la konkludo, ke la nombro de pedofiloj estas proksimume 1% sur la ĝenerala populacio kaj 9 sur 45 milionoj da infanoj suferas seksan misuzon aŭ estas murditaj. Kun tiu informo, la aŭtorino opinias, ke la histerio de la nuna socio pri pedofilio ne estas pravigebla.[3] Plejparto de la reserĉo, kiu entenas intervjuojn kun adoleskantoj kaj plenkreskuloj, estis plenumita inter 1996 kaj la komenco de 2000. La statistikoj inkluditaj estis aktualigitaj en 2001.

Pro ĝia enhavo, Levine havis multajn problemojn por trovi eldoniston. Fine, la Universitato de Minesoto konsentis publikigi la libron. Post kiam ĝi estis publikigita, la verko estigis kolerajn reagojn en konservativaj rondoj. Pro la tezoj defenditaj en la libro, Judith Levine estis akuzita pravigi pederastion kaj favori seksan promiskuemon inter la junuloj. Kelkaj homoj eĉ postulis ke le libro estu retirita de la bibliotekoj. En 2003 publikiĝis komerca broŝurita eldono enhavanta novan epilogon de Levine en kiu ŝi analizis la reagon de la publiko al sia verko.

Referencoj redakti

  1. Levine, Judith. Harmful to Minors: The Perils of Protecting Children From Sex (angle). Minnesota: University of Minnesota Press, 2002. ISBN 0-8166-4006-8.
  2. Beyond panic, controversy & taboo: Levine's enlightened look at kids & sex (angle). The anarchist library.
  3. Santiago, Pablo. "Los peligros de Judith Levine". En: Alicia en el lado oscuro (hispane). Madrido: Imagine, pp. 193-194.

Eksteraj ligiloj redakti