Judith LEVINE (naskiĝis en 1952) estas usona verkistino, ĵurnalistino, civila liberencanino kaj fondinta membro de la Nacia Unio de Verkistoj, sindikato de sendependaj verkistoj, kaj de No More Nice Girls, grupo dediĉita al la defendo de la rajto al abortigo pere de la strata teatro. Ŝi apartenas al la direkcia konsilo de la Nacia Centro por Racio kaj Justeco[1] kaj estas proparolantino de la Usona Unio por Civilaj Liberecoj en Vermont.

Judith Levine
Persona informo
Naskiĝo 1952
Nacieco usona
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo verkistino, ĵurnalistino
Verkado
Temoj sekso, seksa identeco, maljuneco, konsumismo, kulturo
Verkoj Harmful to Minors (2002)
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi verkis pri sekso, seksa identeco, maljuneco, konsumismo kaj kulturo en multaj revuoj kaj ĵurnaloj de sia lando, entenate Harper's, The New York Times, Vogue, AARP: The Magazine kaj Salon.com. Ŝia kolumno "Poly Psi", en la ĉiusemajna gazeto de Vermont Seven Days,[2] estis nominita kiel la Plej Bona Politika Kolumno de 2006 far la Asocio de Alternativaj Amaskomunikiloj.[3] Ŝi ankaŭ skribis kolumnojn por New York Woman kaj Oxygen.com.

Ŝi estas precipe konata pro sia libro Harmful to Minors (2002), en kiu ŝi petas la agnoskadon de la neplenaĝuloj kiel seksaj estuloj kaj liberigon de la usonaj leĝoj pri aĝo de konsento. Levine ankaŭ defendas mildigon de la leĝoj pri posedo de infana pornografio kaj aliron de neplenaĝuloj al abortigo.

Konservativuloj severe kritikis ŝian libron,[4] kies publikigo far la Universitato de Minnesota kaŭzis polemikon en la leĝdona potenco. La verko estis tamen tre laŭdata de la subtenantoj de la liberaligo. En 2002 ĝi gajnis premion Los Angeles Times Book kaj estis nominita de la Konsilo pri Informado kaj Edukado pri Sekseco de Usono kiel unu el la plej influaj libroj pri sekseco.

Ŝi ankaŭ verkis My Enemy, My Love: Women, Men, and the Dilemmas of Gender, kie analizas la tradiciajn genrajn paperojn kaj la rilaton inter mizogineco kaj feminismo; Do You Remember Me?: A Father, A Daughter, and a Search for the Self, memorando-libro pri la aflikto de ŝia patro pro Alchajmermalsano kaj kritiko de la medikamentigo de la maljunuloj; kaj Not Buying It: My Year Without Shopping, sprita taglibro kie ŝi analizas la movadojn konsumista kaj kontraŭkonsumista, tradukinta en kvin lingvojn.

Referencoj redakti

  1. About us (angle). Nacia Centro por la Racio kaj la Justeco.
  2. Search 7D Arkivigite je 2014-02-08 per la retarkivo Wayback Machine (angle). Seven Days.
  3. 2006 AltWeekly Award Winners Announced Arkivigite je 2010-06-15 per la retarkivo Wayback Machine (angle). Asocio de Alternativaj Amaskomunikiloj.
  4. Santiago, Pablo. "Los peligros de Judith Levine". En: Alicia en el lado oscuro. Madrid: Imagine, pp. 193-194, 2004.

Eksteraj ligiloj redakti