Hope-diamanto estas 44,50 karataj blua diamanto. Tiu gemo estas tre granda: 25,6 x 21,78 x 12 mm. Ĝi aperis por vendo en 1830 kaj aĉetita de londona bankisto Henry Philip Hope, de tio venas ĝia nomo (sekve, oni ne povas traduki la nomon, eĉ se oni scias ke "hope" signifas "espero"). Oni ne konas ĝian origino, oni pensas ke ĝi devenas de diamanto rabita dum Franca revolucio, ĉar la francaj reĝoj havis ankaŭ grandan bluan diamanton, en 2005 asertis la identecon de la duaj diamantoj. Dum 19-a kaj 20-a jarcentoj, ĝin havis multaj posedantoj, en 1958 aĉetis ĝin la Smithsonian Institution de Vaŝingtono.

Estas legendo pri "malbeno" rilate al tiu ŝtono, kreita de May Yohe, kiu estis edizino de unu el la anoj de familio Hope. Ŝi fuĝis al Aŭstralio kun sia koramiko, sed okazis al ŝi kelkaj misfortunoj. Ŝi revenis al Usono, sia naskiĝlando, kaj vendis ideon de malbeno ligita al diamanto al filmoindustrio. Oni faris filmon pri tio, kun multaj neveraĵoj kaj malbeno de Hope diamanto iĝis monda urba legendo.