Ifo estas administracia unuo ("Local Government Area") en Oguna Ŝtato, Niĝerio. Ĝi havis en 2006 ĉirkaŭ 698 837 loĝantojn. Ĝi havas areon de 521 km². Ties sidejo estas en la urbo Ifo en 6°49′00″N 3°12′00″E. La poŝta kodo de la areo estas 112. Ifo estas konektita al najbara Lagoso per fervojo kiu estis kompletita en 1899, kun longo de 77 kilometroj. Ŝoseoj konektas ĝin al Lagoso same kiel al Abeokuta, Ilaro, Shagamu, Itori, kaj Ketou. La ĉefa lingvo de Ifo estas la Egba lingvo. Apudaj urboj estas Igbusi, Ilepa, Oniale, Pakoto, Kajola, Seriki, Coker, Ibogun, Matogun, Lambe, Alagbole, Ajuwon kaj Akute. Ifo Divizio havas grandan industrian zonon kiu enhavas kelkajn fabrikojn. La urbo mem Ifo estas hejmo de branĉoj de kelkaj establitaj niĝeriaj bankoj.

Ifo
local government area of Nigeria
Administrado
Demografio
Loĝantaro 698 837  () [+]
Loĝdenso 1 341 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 49′ N, 3° 12′ O (mapo)6.816673.2Koordinatoj: 6° 49′ N, 3° 12′ O (mapo) [+]
Areo 521 km² (52 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ifo (Niĝerio)
Ifo (Niĝerio)
DEC
Ifo
Ifo
Situo de Ifo

Map

vdr

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti