Imperia grafo estis – neoficiala – statonomo en la Sankta Romia Imperio de Germana Nacio. Unuflanke oni distingis per tio nur la tenantojn de imperie senpereca graflando (kiujn oni ankaŭ nomis princigitaj grafoj) kaj kiuj plejparte je la komenco de la 19a jarcento perdis sian suverenecon kaj imperian staton, tamen plue apartenis al la altnobelaro; aliaflanke foje ankaŭ la ordinaraj grafo estis tiel nomataj, kondiĉe ke tiu ĉi titolo estis disdonita kiel nobeligo fare de la romia-germana imperiestro kaj per tio validis en la tuta imperio. Laŭ ĉi tiu formo tamen neniam temis pri oficiala titolo.