La Insulo Cerrito [zerIto] aŭ en hispana Isla del Cerrito (de la monteto) estas rivera insulo situanta ĉe la kunfluo de la rivero Paragvajo kun la rivero Paranao. Ĝi formas parton de la departemento Bermejo, en la orienta pinto de la Provinco Ĉako, Argentino. La nomo devenas el malgranda monteto kiu staras inter 15 kaj 20 metroj super la rivernivelo, makutima situacio inter la aro de lagetoj kaj inunditaj lokoj kiuj formas la delstran bordon de la riveroj Paranao kaj Paragvajo. Estas disaj loĝantoj en diversaj punktoj de la insulo, sed majoritate ili koncentriĝas en la ununura urbo de la insulo: nome la samnoma vilaĝo Isla del Cerrito.

La insulo havas kuriozan formon similan al hufofero, kaj estas limigita de la ĉefaj fluejoj de la riveroj Paragvajo kaj Paranao kaj de la rojo Ancho [Anĉo] (larĝa) aŭ Atajo [atAĥo] (ŝparvojo). La ĉefaj aktivaĵoj estas fiŝkaptado kaj turismo, nome la ĉefa turisma centro de la provincio. Ties strategia situo kondukis al la fakto ke ĝi formis parton de nombraj historiaj okazintaĵoj, inter kiuj elstaras ties partopreno en la Milito de la Trilanda Alianco kaj esti sidejo de la unuaj argentinaj aŭtoritatoj de la Territorio Nacional del Gran Chaco. Dum granda parto de la 20a jarcento oni instalis tie kontraŭlepran malsanulejon kiu post ties nuligo permesis la usadon de la insulo por turismaj celoj.

Eksteraj lifgiloj redakti