Insuloj de Lerino (france: Îles de Lérins) estas insuloj en la Mediteranea maro, lokitaj ĉe Lazura Marbordo. Administre, ili apartenas al municipo de Cannes.

Insuloj de Lerino
La insuloj de Lerino
La insuloj de Lerino
insularo
Akvejo Mediteraneo
Geografia situo 43° 31′ N, 7° 3′ O (mapo)43.5157.045Koordinatoj: 43° 31′ N, 7° 3′ O (mapo) f1
Insuloj de Lerino (Cannes)
Insuloj de Lerino (Cannes)
DEC
Insuloj de Lerino
Insuloj de Lerino

Map

Areo 2,5 km²dep1 w3f4
Administrado Cannes
Loĝantaro 40
Mapo de Insuloj de Lerino
Mapo de Insuloj de Lerino
vdr

La insularo konsistas el du loĝataj (Sainte-Marguerite kaj Saint-Honorat) kaj pluraj neloĝataj insuloj kaj rokoj. Insulo Sainte-Marguerite (latine: Lerina) estas fama pro sia fortikigita malliberejo, kaj Saint-Honorat (latine: Lero) pro sia abatejo.

Estas konate ke la insuloj estis loĝataj ekde la tempo de Antikva Romo, kaj ĉirkaŭ 410 Honorat de Arles fondis monaĥejon, kiu havis influon sur la kristana eklezio trans suda Gaŭlio kaj en kiu vivis multaj sanktuloj, inkluzive de Sankta Patriko[1]. Poste, en Sainte-Marguerite estis konstruita fortikaĵo Fort Royal, kiu servis kiel malliberejo. Dum kelka tempo estis enkarcerita la viro kun fera masko.

La insuloj havas regulan pram-servon al Cannes.

Dum la Revolucio, la Insuloj de Lerino alprenis la nomon Insuloj Marat kaj Lepeletier.

Referencoj redakti

  1. La France orthodoxe. Arkivita el la originalo je 2014-05-09. Alirita 2015-10-05.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Леринские острова en la rusa Vikipedio.