Japana Anarkiisma Federacio

La Japana Anarkiisma Federacio (japane 日本アナキスト連盟, mallongigita JAF) estis anarkiisma asocio kiu ekzistis en Japanio el Majo 1946 al 1968.

Japana Anarkiisma Federacio
organizaĵo
Komenco 1946 vd
Lando(j) Japanio vd
vdr

La JAF estis plagita de disputoj inter anarki-komunistoj kaj anarki-sindikatistoj kaj en Oktobro 1950 ĝi disiĝis en du grupojn, la Japana Anarkiisma Klubo kaj la Anarkiisma Federacio, el kiuj la lasta postulis la nomon Japana Anarkiisma Federacio en 1955. Starte en 1956, tiu nova sindikatisma JAF produktis kaj distribuis publikaĵon titolita Kuro Hata (Nigra Flago) kiu estis poste renomita Libera Asocio.

La Japana Anarkiisma Federacio dissolviĝis en 1968. Ĝi ne estis aligita al la Internacio de Anarkiistaj Federacioj, kiu kreiĝis ĉirkaŭ la tempo de la stagnado de la Japana Anarkiisma Federacio.

Nova Anarkiisma Federacio formiĝis en Oktobro 1988.