Johann Kasimir von Pfalz-Simmern

Palatino Johann Kasimir (ankaŭ Johann Casimir) von Pfalz-Simmern (naskiĝis la 7-an de marto 1543 en Simmern, mortis la 16-an de januaro 1592 en Heidelberg) el la familio Wittelsbach estis ekde 1559 regnestro de Pfalz-Lautern kaj de 1583 ĝis 1592 regento de la Elekto-Palatinato por la ne plenaĝa princo-elektisto Frederiko la 4-a.

Johann Kasimir von Pfalz-Simmern
Johann Kasimir von der Pfalz, ĉ. 1590
Johann Kasimir von der Pfalz, ĉ. 1590
Persona informo
Johann Kasimir von Pfalz-Simmern
Naskiĝo 7-an de marto 1543 (1543-03-07)
en Simmern
Morto 16-an de januaro 1592 (1592-01-16) (48-jaraĝa)
en Heidelberg
Tombo Preĝejo Sankta Spirito en Heidelberg vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj, branĉo Pfalz-Simmern
Patro Frederick III vd
Patrino Marie of Brandenburg-Kulmbach vd
Gefratoj Louis VI • Kunigunde Jakobäa of Simmern • Anna Elisabeth of Palatinate-Simmern • Dorothea Susanne of Simmern • Palatina grafino Elisabeth de Simmern-Sponheim • Christoph von der Pfalz vd
Edz(in)o Elizabeto de Saksio vd
Infanoj Countess Palatine Dorothea of Simmern vd
Profesio
Okupo regento vd
Princo de Pfalz-Lautern
Dum 1559–1592
Duko de Étampes
Dum 1576–1577
Administranto de Elekto-Palatinato
Dum 1583–1592
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio redakti

La gepatroj de Johann Kasimir estis la princelektisto Frederiko la 3-a (1515–1576) kaj Marie von Brandenburg-Kulmbach (1519–1567). Johann Kasimir estis la tria filo de la paro kaj la dua kiu atingis la plenkreskecon.

Li edziĝis 1570 al Elisabeth von Sachsen (18-a de oktobro 1552 - 2-a de aprilo 1590), la filino de la princelektisto August von Sachsen. La tri komunaj filinoj estis Marie (1576–1577), Elisabeth (1578–1580) kaj Dorothea (1581–1631), kiu edziniĝis al Johann Georg la 1-a von Anhalt-Dessau.

Edukado kaj regadtempo redakti

 
fondado de la universitato Casmirianum Neustadt.

Johann Kasimir estis edukita ĉe la kortoj de Parizo kaj Nancio. Li decidis sekvi la kalvinisman-reformatisman kredon de sia patro, dum lia pli aĝa frato, princelektisto Ludoviko la 6-a, decidis esti luterano.

 
Johann Kasimir von der Pfalz

En 1576–1577 li estis ankaŭ duko de Étampes en Francio.

Literaturo redakti

  • Johann Casimir, Pfalzgraf bei Rhein|Friedrich von Bezold|ADB:Johann Casimir (Pfalzgraf bei Rhein)
  • Friedrich von Bezold: Briefe des Pfalzgrafen Johann Casimir mit verwandten Schriftstücken; in drei Bänden. München 1882–1903 (urn:nbn:de:hbz:061:1-51396).
  • Johann Casimir, Pfalzgraf bei Rhein|Volker Press