Judas (parenco de Jesuo)

unu de la kvar fratoj de Jesuo; tradicie identigita kun Judaso Tadeo la Apostolo

En la Nova Testamento Judas estas "frato" (adelfòs) de Jesuo (Mk 6,3; Mt 13,55-57; Judas 1,1).
[1]

Judas
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Evangelio laŭ Mateo
Evangelio laŭ Marko
Informoj
Eble sama Judaso la Apostolo
Sekso vira
vdr

Pro la plursenca de la greka ŝemidigita termino kaj pro la malofto de aludoj al la parencaro de Jesuo de novtestamentaj, neeblas reiri al lia reala parenceco kun Jesuo, kaj estis hipotezitaj diversaj alternativoj: frato, duonfrato, kuzo (vidu: Fratoj de Jesuo). [2] Eblas ke temas pri Judaso kiu en la Evangelioj estas ofte indikata kiel "ĝemelo", termino kiu en la aramea lingvo sonas "Tomaso".
En la Epistolo de Judas estas dirate: “Judas, servisto de Jesuo Kristo kaj frato de Jakobo, al la alvokitoj, amataj en Dio, la Patro, kaj konservitaj por Jesuo Kristo” (Judas,1,1). Ĉar Jakobo estis taksata frato de Jesuo, frato de Jakobo signifas frato de Jesuo.

Notoj redakti

  1. Judas, en la Nova Testamento, indikata kiel aŭtoro de la epistolo deJudas..
  2. “Ĉu ĉi tiu ne estas la ĉarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉi tie ĉe ni? Kaj ili ofendiĝis pro li”. (Mk 6,3).

Literaturo redakti

    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [1] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [2] Catholic_Encyclopedia

Vidu ankaŭ redakti