La Citadelo de KairoCitadelo de Saladino (en araba: قلعة صلاح الدين‎ Qalaʿat Salāḥ ad-Dīn) estas mezepoka islam-eraa fortikaĵo en Kairo, Egiptio, konstruita de Salah ad-Din (Saladino) kaj poste disvolvigita de postaj egiptaj regantoj. Ĝi estis la sidejo de la registaro de Egipto kaj la rezidejo de ties regantoj dum preskaŭ 700 jaroj el la 13a ĝis la 19a jarcentoj. Ties loko sur elstaraĵo de la montetoj Mokattam preskaŭ en la centro de Kairo regas strategian situacion super la urbo. En la epoko de ties konstruado, ĝi estis inter la plej impresaj kaj ambiciaj milit-fortikaĵoj tiutempaj.[1] Ĝi estas nuntempe konservata historia loko, inklude moskeojn kaj muzeojn.

Kaira Citadelo
Citadelo
fortikaĵo [+]
Koordinatoj30° 1′ 46″ N, 31° 15′ 41″ O (mapo)30.029431.2614Koordinatoj: 30° 1′ 46″ N, 31° 15′ 41″ O (mapo)

Estiĝo1176
Konsekro1183

Kaira Citadelo (Kairo)
Kaira Citadelo (Kairo)
DEC
Kaira Citadelo
Kaira Citadelo

Map
Kaira Citadelo
Vikimedia Komunejo:  Cairo Citadel [+]
vdr
Vidaĵo de la Citadelo, kun la Otoman-epoka pordego de Bab al-'Azab, kaj la 19-a-jarcenta Moskeo de Muhammad Ali.

Aldone al la komenca Ajubid-epoka konstruaĵo iniciatita de Saladino en 1176, la Citadelo suferis gravan disvolvigon dum la Mamluka Sultanlando kiu sekvis, rezulte en konstruprojektoj de la Sultano al-Nasir Muhammad en la 14a jarcento. En la unua duono de la 19a jarcento Muhammad Ali Paŝao detruis multajn el la plej malnovaj konstruaĵoj kaj konstruigis novajn palacojn kaj monumentojn tra la tuta loko, havigante multon de ties nuntempa formo. En la 20a jarcento ĝi estis uzita kiel militista kazerno fare de la britaj okupaciantoj kaj poste fare de la Egiptia armeo ĝis esti malfermita al la publiko en 1983. En 1976, ĝi estis proklamita de UNESKO kiel parto de la loko de Monda heredaĵo Historia Kairo (Islama Kairo) kiu estis "la nova centro de Islama mondo, atinginta sian oran epokon en la 14-a jarcento."[2]

Notoj redakti

  1. Raymond, André (1993). Le Caire. Fayard.
  2. UNESCO, Decision Text, World Heritage Centre, Alirita la 22an de Decembro 2020.

Eksteraj ligiloj redakti

30° 01′ 46″ N 31° 15′ 41″ O / 30.02944 °N, 31.26139 °O / 30.02944; 31.26139 (mapo)