Kaskado de la Deroc

Kaskado de la Déroc estas akvofalo de la departemento Lozere kaj konstituas unu el la plej rimarkindaj naturaj pejzaĝoj de Aubrac, en la sudo de la Centra Masivo. Ĝi rezultas de la defluo de lago de la Sahliens kiu falas 32 m de bazalta klifo. La kaskado kaŝas groteton kies plafono estas formata per bazaltaj prismoj (nomitaj bazaltaj orgenoj).

Kaskado de la Deroc

Vizito redakti

La akvofalo vizitebls per vojeto kiu komencas el la vojo D 52 aŭ vojo de la lagoj kaj finiĝas je la supro de la klifo. La ĉirkaŭaĵo ne estas sekura, risko de falo ekzistas kaj konvenas esti speciale singardema. Tamen oni povas atingi la malsupron de la akvofalo per tre malebena pado kiu cirkaŭas la klifon.

 
Akvofalo en vintro.