Kastelo Christiansburg

La iam rezideja Kastelo Christiansburg (germane Schloss Christiansburg) troviĝas en la urbo Eisenberg (Turingio) en Germanujo. Ĝi situas sur altaĵo suden dekliviĝanta proksime de la kruciĝo de la federacia ŝoseo B7 kun aliaj stratoj.

Kastelo Christiansburg

kasteloburgo • loĝejo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 57′ 57″ N, 11° 54′ 18″ O (mapo)50.9657411.90502Koordinatoj: 50° 57′ 57″ N, 11° 54′ 18″ O (mapo)
Kastelo Christiansburg (Turingio)
Kastelo Christiansburg (Turingio)
DEC
Kastelo Christiansburg
Kastelo Christiansburg
Situo de Kastelo Christiansburg
Kastelo Christiansburg (Germanio)
Kastelo Christiansburg (Germanio)
DEC
Kastelo Christiansburg
Kastelo Christiansburg
Situo de Kastelo Christiansburg
Map
vdr
Eisenberg, Kastelo Christiansburg elaere

Historio redakti

 
Pavilono en la provizadĝardeno

Jam ekde la 12-a jarcento dokumentitis surloke burgo estinte strategie grava pro la najabaraj komercaj vojoj. Ĝin ĉirkaŭis muro kaj foso. Oftis la alikonstruoj kaj en 1589 estiĝis la Malnova kuirejo. De la mezepoka burgo kaj la renesanca kastelo konserviĝis nur la okcidenta alo. Inter 1680 kaj 1707 duko Kristiano (Saksio-Eisenberg) ŝanĝigis la ensemblon tiel ke la tuto iĝis triala. Ĉekastele estas du separitaj parkoj kun arkoĝardeno, laborejo kaj la nutraĵproviza ĝardeno kun pavilono. La Imperiestra salono rekonstruitis en 1993/94. Belegas la apuda Kastela preĝejo, vera juvelaĵo baroka. La Kirko Sankta Triunuo konsekritis en 1692; sur la eoste elsaltanta ĥorejo estas okangula turo kun pilastroj; inter 1958 kaj 1960 ĝi pretigitis kiel koncerthalo.

En 1676 Eisenberg elektitis rezideja urbo; tiam necesis renovigi kadukan kastelon de la Dinastio Wettin kio daŭris ĉ. 15 jarojn kaj dum kio ne tutaj planoj realiĝi povis. Pligrandigitis tiuokaze ankaŭ la parko. La kirko renovigitis en 1901 kaj 1989-92 kaj la kastelo nuntempe urbodomas kaj distriktadministradejas. Ene belas la Imperiestra salono kun stukaĵoj kaj vandaj respektivaj plafonoj pentraĵoj kun barokaj motivoj; la nomo venas el la alegoria prezento de germanaj-romiaj imperiestroj. En la laborejo ĝardene duko Kristiano faris alkemiajn eksperimentojn. La parko ankaŭ permesas al la vizitantaoj disde diversaj lokoj ravigajn belvidojn en la eostturingian pejzaĝon.

Literaturo redakti

  • Werner Herrmann: Von Eisenberg nach Stadtroda. Verlagshaus Thüringen, 1992, ISBN 3-86087-036-X, p. 1–96

Eksteraj ligiloj redakti