La popolo Kola (hispane ankaŭ Qulla, QollaCoya) estas indiĝena popolo de Sudameriko. Ili vivas en norda Ĉilio, nordokcidenta Arĝentino kaj suda Bolivio.

Kola (popolo)
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Kola (popolo)

En la 10-a ĝis 12-a jarcento ili estis influitaj de la inkaoj kaj transprenis ties kulturon, ties lingvon keĉua kaj ties progresintan teknologion. En 16-a jarcento ili devis submetiĝi al la invado de hispanoj, kiuj koloniigis ilin kaj ekspluatis ilin kiel minejo-laboristojn. Tamen ili povis kontraŭstari sian pereon, kaj hodiaŭ ankoraŭ vivas laŭ sia tradicio.

Kiel multaj aliaj indiĝenaj popoloj de Ameriko la Kolaanoj ne konis privatan posedaĵon kaj kolektive prizorgis agrikulturon. Iliaj propraj ritoj parte miksiĝis kun elementoj el kristanismo. Ili ankoraŭ celebras paĉamama-kulton, kvankam tiu pli kaj pli degradiĝas al nura turist-allogaĵo.

Dum la ekonomia krizo en Arĝentino (1998-2002) anoj el la popolo (Comunidad Kolla Guaraní en Orán (Arĝentino)) kiel piketeroj baris stratojn por protesti kontraŭ la mizera situacio.

Vidu ankaŭ redakti