Pura oro estas iome ruĝetflava,[1] sed oni povas produkti kolorigitan oron en variaj aliaj koloroj kaj nuancoj.

Anglalingva triangula diagramo de diferencaj koloroj de alojoj Ag-Au-Cu. Nome supre oro, maldekstre arĝento kaj dekstre kupro.
Rodi-arĝentigita blanka oro en nupto-ringo.

Kolorigitaj oroj povas esti klasitaj en tri grupoj:[2]

  • Alojoj kun arĝento kaj kupro en variaj proporcioj, produktantaj blankajn, flavajn, verdajn kaj ruĝajn orojn; tipe maleeblaj alojoj
  • Intermetalaj komponaĵoj, produktantaj bluajn kaj purpurajn orojn, same kiel aliajn kolorojn. Tiuj estas tipe rompiĝemaj sed povas esti uzataj kiel juveloj kaj inkrustaĵoj
  • Surfacaj traktadoj kiaj oksidaj tavoloj

Pura oro 100% estas 24 karatoj laŭ difino, kaj tiele kolorigitaj oroj estas malpli ol tio, kaj plej oftaj estas 18K (75%), 14K (58%), kaj 9K (38%).

Diversaj koloroj kaj nuancoj redakti

Pro la moleco de pura (24k) oro, ĝi estas kutime alojita kun bazmetaloj por uzo en juvelarto, ŝanĝante ĝian malmolecon kaj muldeblecon, frostopunkton, koloron kaj aliajn trajtojn. Alojoj kun pli malalta karatrangigo, tipe 22k, 18k, 14k aŭ 10k, enhavas pli altajn procentojn de kupro aŭ aliaj bazmetaloj aŭ arĝentopaladio en la alojo. Kupro estas la plej ofte uzita bazmetalo, kiu donas pli ruĝetan koloron.[3]

Dekok-karata oro enhavanta 25% da kupro estas trovita en antikvaĵoj kaj rusa juvelarto kaj havas klaran, kvankam ne domine, kupro nuancon, kreante rozkoloran oron. Dek kvar-karata oro-kupra alojo estas preskaŭ identa en koloro al kelkaj bronzalojoj, kaj ambaŭ povas esti uzataj por produkti policajn kaj aliajn insignojn. Blua oro povas esti farita per alojado kun fero kaj purpura oro povas esti farita per alojado kun aluminio, kvankam malofte farite krom en specialeca juvelarto. Blua oro estas pli fragila kaj tial pli malfacile plilaborebla dum farado de juvelarto.[3]

Dekkvar- kaj dekok-karataj oralojoj kun arĝento sole prezentiĝas verdflavaj kaj estas referitaj kiel verda oro. Blank-or-alojoj povas esti faritaj kun paladionikelo. Blanka 18-karatoro enhavanta 17.3% da nikelo, 5.5% da zinko kaj 2.2% da kupro estas arĝente brilaj en aspekto. Nikelo estas toksa, aliflanke, kaj ĝia liberigo de nikela blanka oro estas kontrolita per leĝaro en Eŭropo.[3]

Alternativaj blankaj or-alojoj estas haveblaj surbaze de paladio, arĝento kaj aliaj blankarĝentoj,[3] sed la paladi-alojoj estas pli multekostaj ol tiuj uzantaj nikelon. Alt-karataj blank-or-alojoj estas multe pli rezistemaj al korodo ol estas ĉu pura arĝento aŭ sterling-arĝento. La japana metio Mokume-gane ekspluatas la kolorkontrastojn inter lamenigitaj koloraj oralojoj por produkti dekoraciajn lignoteksturajn efikojn.

Notoj redakti

  1. (1880) Encyclopædia of Chemistry,theoretical, Practical, and Analytical: As Applied to the Arts and Manufactures. J. B. Lippincott & Company, p. 70–.
  2. (1999) “Coloured gold alloys”, Gold Bulletin 32 (4), p. 115. doi:10.1007/BF03214796. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 World Gold Council, Jewellery Technology, Jewellery Alloys Arkivigite je 2008-06-19 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti