Komunista sabato estis nepagita, memvola laboro en sabato, en la iamaj komunismaj landoj. La partoprenistojn de la komunista sabato oni nomis subbotnik ~ sabatisto (ne sabotisto!) komence en Rusio, poste en aliaj komunistaj rus-dependaj landoj.

Lenin kiel sabatisto la 1-an de majo 1920, ĉe la Moskva Kremlo

Por partopreni tiun nepagitan movadon, laboron, la kompartio post malapero de la komunista eŭforio efektivigis socian premon kaj per promeso-minaco de ricevo-nericevo ontaj premioj (pli granda loĝejo, salajro, eksterlanda vojaĝo ks.).

La komunistaj sabatistoj estis menciitaj unuafoje en junio de 1919 en artikolo, verkita de Lenin. Li laŭdis tiujn laboristojn kiuj ofertis laborforton por antaŭenigi la projekton de la fervojo Moskvo-Kazanj.

Post la militoj, la ideo servis por rekonstruo de la lando. La komunistaj sabatoj ĉesis en la 1980-aj jaroj.

La esprimon uzas malofte en la iamaj socialismaj landoj ironie por la komunaj senpagaj laboroj de la asocioj (ekz kiam fiŝista asocio decidas purigi lagobordon semajnfine).