Kontraŭmovo (lat.: motus contrarius) estas en la kontrapunkta teorio la movorilato de du voĉoj, el kiuj unu leviĝas kaj la alia malleviĝas. Kontraŭmovo estas sekura rimedo por eviti malpermesatajn paralelojn; tamen la kontraŭmovo ekde perfekta konsonanco en okto-identan intervalon (kvinto-dekduto, okto–unusono, ktp.), la tiel nomata kontraŭparalelo, en malmultvoĉa tonmetado estas ankaŭ malpermesita.

Ekzemplo

Vidu ankaŭ Movo (kontrapunkto)