Krucistokruckavaliro estas kristana kavaliro, kiu partoprenis en krucmilitoj dum Mezepoko. Li estas nomata krucisto ĉar estas kruco kudrita sur liaj vestaĵoj.

Krucistoj (Larousse 1922)

La termino "krucmilito" aperis nur en la 15-a jarcento, la termino "krucisto", kiu ne ekzistas en la latina lingvo, devenas de indiĝenaj lingvoj, aperis en la Kvara Laterana Koncilio en 1215, antaŭe la krucista kavaliro estis nomata kiel armita pilgrimanto[1].

Historio redakti

En 1095 okaze de la Koncilio de Clermont, la papo Urbano la 2-a alvokis la kristanojn por liberigi Jerusalemon (tio estis nomata la Apelacio de Clermont-Ferrand) tiam sub islama regado[2]. Tio estis la komenco de la unua krucmilito (1096-1099).

Ekde 1099, la krucistoj sukcesis konkeri Jerusalemon.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Bériou
  2. Foucher de Chartres, alvoko de la papo Urbano la Dua en la libro Histoire des croisades, eldonita de François Guizot, 1825

Vidu ankaŭ redakti