La Hind-Pacifika botelnaza delfenoKurba tursiopo (Tursiops aduncus) estas specio de botelnazaj delfenoj. Tiu delfeno kreskas ĝis 2.6 m longa, kaj pezas ĝis 230 kg.[1] Ili vivas en akvoj ĉirkaŭ Barato, norda Aŭstralio, Suda Ĉinio, la Ruĝa Maro, kaj la orienta marbordo de Afriko.[1] Ties dorso estas malhelgriza kaj ties ventro estas pli helgriza aŭ preskaŭ blanka kun grizaj makuloj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kurba tursiopo

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Cetacea
Familio: Delfenedoj Delphinidae
Genro: Tursiopo, Tursiops
Specio: Tursiops aduncus
(Ehrenberg, 1833)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝis 1998, ĉiuj botelnazaj delfenoj estis konsideritaj membroj de unusola specio T. truncatus. Tiujare la Hind-Pacifika botelnaza delfeno estis agnoskita kiel aparta specio.[2][3] La Hind-Pacifika botelnaza delfeno estas ĝenerale pli malgranda ol la ordinara botelnaza delfeno, havas proporcie pli longan bekomuzelon, kaj havas punktojn en siaj ventro kaj malsupraj flankoj.[2][4] Ĝi havas pli da dentoj ol la ordinara botelnaza delfeno — 23 al 29 dentoj en ĉiu flanko de ĉiu makzelo kompare kun la 21 al 24 ĉe la ordinara botelnaza delfeno.[4] Kelka pruvaro montras, ke la Hind-Pacifika botelnaza delfeno povus fakte esti pli rilata al kelkaj delfenaj specioj de la genroj Stenella kaj Delphinus, speciale la Stenella frontalis, ol al la ordinara botelnaza delfeno.[2][5]

Multo de malnova kampo-scienca informaro pri la kurba tursiopo kaj pri la ordinara botelnaza delfeno en unusola grupo, kio faras ĝin efektive neutila por determini la strukturajn diferencojn inter ambaŭ specioj. La IUCN listigas la Hind-Pacifikan botelnazan delfenon kiel "DD" (nesufiĉa informaro en sia Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj pro tiu afero.[6]

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (2006) Whales Dolphins and Other Marine Mammals of the World, p. 159–161. ISBN 0-691-12757-3.
  2. 2,0 2,1 2,2 (2002) “Bottlenose Dolphins”, Perrin, W.: Encyclopedia of Marine Mammals. Academic Press, p. 122–127. ISBN 0-12-551340-2.
  3. (2001) “Coastal bottlenose dolphins from southeastern Australia are Tursiops aduncus according to sequences of the mitochondrial DNA control region”, Marine Mammal Science 17 (2), p. 249–263. doi:10.1111/j.1748-7692.2001.tb01269.x. 
  4. 4,0 4,1 (2002) Guide to Marine Mammals of the World, p. 362–365. ISBN 0-375-41141-0.
  5. Leduc, R. (18a de Aŭgusto, 1998). “Phylogenetic Relationships among the Delphinid Cetaceans Based on Full Cytochrome B Sequences”, Marine Mammal Science 15 (3), p. 619–648. doi:10.1111/j.1748-7692.1999.tb00833.x. 
  6. Tursiops truncatus: Species Information. IUCN. Alirita 2006-11-03.