La Carolina estas hispana municipo kaj urbo apartenanta al la Provinco Ĥaeno, en la regiono Andaluzio. Ĝi estas je 604 m de altitudo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra Morena, konata ankaŭ kiel Comarca Histórica de las Nuevas Poblaciones de Sierra Morena, kaj Olavidia.

La Carolina
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 801  (2023) [+]
Loĝdenso 74 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 16′ N, 3° 37′ U (mapo)38.2742478-3.6152701Koordinatoj: 38° 16′ N, 3° 37′ U (mapo) [+]
Alto 595 m [+]
Areo 201 km² (20 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Carolina (Provinco Ĥaeno)
La Carolina (Provinco Ĥaeno)
DEC
La Carolina
La Carolina
Situo de La Carolina
La Carolina (Hispanio)
La Carolina (Hispanio)
DEC
La Carolina
La Carolina
Situo de La Carolina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Carolina [+]
vdr
La Carolina en la provinco.
Monumento al la batalo de Las Navas de Tolosa.

Estas 15 261 loĝantoj (laŭ INE en 2019), en municipa teritorio de 201 km².

Pro sia privilegia situacio kaj bonaj komunikiloj, estas la natura alirejo de Andaluzio tra la Natura Parko de Despeñaperros. Ĝia teritorio estas trapasata de la Aŭtovojo de Andaluzio (N-IV). De tiu eliras la nova ŝoseo kiu kunigas La Carolina kun Guadix.

La municipo estas komponita de kvin domarkernoj: La Carolina kiel ĉefa, Navas de Tolosa, La Fernandina, La Isabela kaj El Guindo. Ĝia teritorio estas de Sierra Morena kaj la tero plugebla estas nur 10% de ĝia etendo, ĉefe dediĉita al olivarboj. La naturaj pejzaĝoj abundas en la municipa teritorio same kiel disaj domaroj.

Historio redakti

Proksime de Navas de Tolosa, okazis en 1212 la batalo de Las Navas de Tolosa, ŝlosila por la pluigo de la Reconquista, ĉar permesis etendi la kristanajn regnojn al Al Andalus.

La setlejo estis fondita de kolonoj en 1767. La Carolina estis finkonstruita en 1770.

Oni atingis pinton en 1920 kun pli ol 18 000 loĝantoj. Poste la loĝantoj malpliiĝis al 13 000 kaj male al aliaj ruraj areoj en Hispanio ekde la 1960-aj jaroj plialtiĝis al la 15 000.

Ekonomio redakti

 
Palaco de Olavide kaj preĝejo de la Inmaculada Concepción.

Estas bazata sur la industrio, la komerco kaj la agrikulturo. Havas sidejon en la urbo gravaj entreprenoj de la helpindustrio de diversaj sektorioj (aŭtoj, elektroniko, metalurgio, telekomunikado, tekstila kaj nutrindustrio, inter aliaj).

Krome estas la sektoroj de servoj kaj gastigado, brutobredado de sovaĝaj taŭroj, fabrikoj de teksaĵoj, ŝtonminejoj de gipso, argilo, kalkoŝtono kaj arĝenta galeno. Iam estis grava min-industria kerno, kvankam poste oni fermis la minojn de plumbo, ne pro elĉerpiĝo de la ercoj, sed pro ekonomiaj tialoj.

Geografio redakti

Nordokcidente: Baños de la Encina Norde: Viso del Marqués Nordoriente: Santa Elena
Okcidente: Baños de la Encina   Oriente: Vilches
Sudokcidente Carboneros Sude: Carboneros Sudoriente: Vilches

Vidu ankaŭ redakti