Les Vieux Calibres (filmo)

Les Vieux Calibres (La Oldaj Pistoloj) estas franca televidfilmo de Marcel Bluwal kaj Serge De Closets, produktita en 2012.

Les Vieux Calibres
televida filmo
Kina aperdato 2013
IMDb
vdr

Temo redakti

Humur- kaj ferocplena komedio, kiu rakontas kiel kvar pensionuloj el kadukulejo nomita "Les Eglantines" malobeas la regulojn por retrovi la emociojn de sia pasinta juneco. Tiel, Emilienne ridetema, Irénée sindikatista, «Titi» ironiplena kaj André kromnomita «Double Infarct» (Duobla Infarkto) decidas prirabi la monŝrankon de sia kadukulejo, firme direktita de Sinjorino Le Bihan. Sed tio ne sufiĉas por kontentigi iliajn bezonojn de adrelanino! Ili tiam ekscias, ke la ministro pri sociaj aferoj estas vizitonta la kadukulejon por kolekti la voĉdonojn de «pliaĝuloj» por la venonta baloto...

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Eksteraj ligiloj redakti