Los Mártires (La Martiroj) estas la localidad numero 14a de la Ĉefurba Distrikto Bogoto, Kolombio. Ĝi troviĝas en la centr-suda parto de la urbo. La nomo rilatas al la fakto ke en la parko de ĝia orienta zono estis mortpafitaj kelkaj elstaraj figuroj de la sendependigo de Kolombio. La localidad troviĝas komplete urbanizita, escepte la parkoj kaj riverbordoj. Kun la localidades La Candelaria, Santa Fe kaj Teusaquillo ĝi kunformas la centron de la urbo. Kvankam ĝi estas hejmo de kelkaj arkitekturaj kaj historiaj monumentoj, el la mezo de la 20-a jarcento ĝiaj orienta kaj norda zonoj estis suferintaj procezon de malboniĝo,[1] kaj kelkaj el ties kvartaloj montras gravajn problemojn de deliktemo kaj krimularo.[2]

Los Mártires
loĝloko • administra teritoria unuo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 4° 36′ N, 74° 5′ U (mapo)4.6044444444444-74.09Koordinatoj: 4° 36′ N, 74° 5′ U (mapo) [+]
Alto 2 600 m [+]
Areo 6,51 km² ( 651 ha) [+]
Los Mártires (Kolombio)
Los Mártires (Kolombio)
DEC
Los Mártires
Los Mártires
Situo de Los Mártires

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Mártires [+]
vdr

Ene de tiu localidad, El Bronx estis sektoro de granda danĝereco kaj krimabundo en Los Mártires. Ĝi estis intervenita en majo 2016 fare de la Polico kaj la Armeo. Nombraj konstruaĵoj de la zono estas detruitaj kiel parto de struktura plano de urba plinovigo de la sektoro.[3] Ĝi estis situa inter la stratoj 9 kaj 10 kaj la carreras 15 kaj 15 A kun etenda efiko al la placo Hispanio en la sama sektoro.

Ĉefaj kvartaloj redakti

Los Mártires inkludas la jenajn kvartalojn organizitajn laŭ Unidad de Planeación Zonal (UPZ):[4]

  • La UPZ La Sabana inkludas la kvartalojn El Listón, Estación de la Sabana, La Estanzuela, La Favorita, La Pepita, Paloquemao, Panamericano - La Florida, Ricaurte, Samper Mendoza, San Victorino, Santa Fe, Voto Nacional, el Conjunto Residencial Usatama, Unidad Residencial Colseguros, la Unidad Residencial Sans Façon kaj Bulevar de Sans Façon.
  • La UPZ Santa Isabel inkludas la jenajn kvartalojn Eduardo Santos, El Progreso, El Vergel, Santa Isabel kaj Veraguas.

Notoj redakti

  1. «Los Mártires». Diagnósticos Locales con Participación Social. saludcapital.gov.co. [1] Arkivigite je 2018-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 13an de oktobro 2010.
  2. «Localidad de Los Mártires, una de las más afectadas por la inseguridad». El Tiempo (eltiempo.com). 20a de novembro 2008. [2] Konsultita la 1an de Februaro 2018.
  3. Cammaert, Felipe (23a de aŭgusto 2016). «Flores para Los Mártires». Revista Arcadia. [3] Arkivigite je 2018-01-12 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 1an de Februaro 2018.
  4. «Localidades / Los Mártires». Bogotá. 2017. [4] Konsultita la 5an de decembro 2017.

Bibliografio redakti

  • Diversaj aŭtoroj, eldonisto Fabio Puyo Vasco, Historia de Bogotá 3 tomos: Tomo I - Conquista y Colonia, Tomo II - Siglo XIX, Tomo III - Siglo XX, Bogotá, 2007. ISBN 978-958-8293-31-8.