Malamiko

individuo aŭ grupo, kiu estas konfirmita kiel forte malfavora aŭ minaca

Oni konsideras malamiko personon aŭ grupon de personoj, kiuj kontraŭas al alia grupo de personoj ĉu pro ideoj, pensaroj, aktivecoj aŭ pro politikaj diferencoj kiaj la invado de alia lando ekzemple pro la kapto de ties naturaj rimedoj. Diference de rivalo, la malamiko estas radikala esprimo de diferenco inter personoj, la troa kontraŭstaro aŭ la ekstrema malkonsento, nenegocebla kaj netolerema inter sociaj, politikaj, religiaj entoj. Tia malamikeco povas rezulti en konfliktoj, armitaj konfliktoj, milito ktp.

Usona soldato gardas grupon de malamikaj militkaptitoj dum la Dua Mondmilito.

Vidu ankaŭ redakti