Maria Persson
Maria Ann-Christin Persson naskiĝis la 1959 en Stokholmo (Svedio), ŝi estas infanaktorino. Ŝi ludis Anjon en la filmoj de Pipi Ŝtrumpolonga. Poste ŝi forlasis la aktoran profesion, ĉar oni ŝin asociis troe kun ŝia rolo de Anjo. Ŝi estiĝis flegisto, edziĝis kun hispano kaj transloĝis al Majorko.
Maria Persson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Maria Ann-Christin Persson |
Aliaj nomoj | Bonnie Persson |
Naskiĝo | 9-an de junio 1959 (64-jaraĝa) en paroĥo Maria Magdalena en Stokholmo |
Lingvoj | sveda |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ŝi partoprenis en jenaj filmoj:
- 1969 - Pipi Ŝtrumpolonga
- 1970 - Pipi Ŝtrumpolonga sur la sep maroj
- 1970 - Pipi Ŝtrumpolonga forkuras
- 1973 - Jen venas Pipi Ŝtrumpolonga
En ĉiuj filmoj ŝi aktoris proksime kun Pär Sundberg, kiu ludis ŝian pli aĝan fraton Tomi, kaj kun Inger Nilsson, kiu ludis la fabele fortan kaj kuraĝan knabinon Pipi Ŝtrumpolonga.