Mario EYLERT (naskiĝinta la 5-an de februaro 1953 en Berlino[1]) estas germana juristo kaj prezidanta juĝisto ĉe la Federacia laborjura tribunalo de Germanujo en Erfurto.

Vivo kaj jurista agado redakti

Post la finstudo de jurscienco kaj scienca asistenta deĵoro ĉe la Libera Universitato Berlino li fariĝis en aprilo de 1984 juĝisto laborjura en Berlino. En 1989 li doktoriĝis kaj nomumitis en 1993 prezidanta juĝisto ĉe la (ne plu ekzistanta) tribunalo laborjura de Brandenburgio.

En majo 2001 li iĝis juĝisto ĉe la Federacia laborjura tribunalo, kie li unue apartenis al la Dua senato kaj - de post septembro 2010 - al la Deka senato. Samtempe li plenumis la rolon de vicprezidento. Ekde 2004 li krome okupiĝis pri la kontaktoj internaciaj. La 1-an de junio 2012 li nomumitis prezidanta juĝisto ĉe al federacia kortumo kaj ekestris la Kvaran senaton [2]

Private li dum multaj jaroj laŭdinde estris la subtenan societon (Förderverein) de la Evangelia Konsilantargimnazio de Erfurto.

Referencoj redakti

  1. Handbuch der Justiz 2008/2009, Mario Eylert
  2. Gazetara anonco.. Arkivita el la originalo je 2018-10-24. Alirita 2013-12-21.