Markoro (Capra falconeri; en paŝtoa lingvo مرغومی marǧūmay; en persa/urdua: مارخور) estas granda specio de kapro kiu troviĝas en nordorienta Afganio, norda Pakistano (Gilgit-Baltistan kaj norda Ĥajber-Paŝtulando), kelkaj partoj de pakistankontrolita Kaŝmiro kaj Ĝamuo kaj Kaŝmiro, suda Taĝikio kaj suda Uzbekio. Tiu specio estis klasita de IUCN kiel Endanĝerita, ĉar estas malpli ol 2,500 maturaj individuoj kaj ties nombroj plu malpliiĝas je ĉirkaŭkalkulita 20% dum du generacioj.[1] La Markoro estas la nacia animalo de Pakistano.

Buĥara markoro en kaptiveco ĉe Losanĝelesa Bestoĝardeno
Capra falconeri map.gif
Capra falconeri map

Subspecioj redakti

La esploristoj distingas inter tri subspecioj de tiu ĉi kapro specio:

  • Capra falconeri falconeri - trovita en Kaŝmiro.
  • Capra falconeri megaceros - trovita en Afganio.
  • Capra falconeri heptneri - trovita en Turkmenio, Uzbekio kaj Taĝikio.

Notoj redakti

  1. iucn