Meandra lago estas U-forma akvejo formita kiam ampleksa meandro el ĉefa fluejo de rivero estas eltranĉita por krei lagon. Tiu terformo estas nomata angle oxbow lake (oksokurbo) pro la distinga kurba formo, nome laŭ parto de jugo por oksoj. En Aŭstralio, meandra lago (oxbow lake) estas nomata bilabongo, devene el indiĝena lingvo. La termino Meandra lago povas aludi al U-forma kurbo en rivero aŭ rojo, sendepende de ĉu estas aŭ ne eltranĉita el ĉefa fluejo.[1][2]

Rivero Songhua, nordorienta Ĉinio. Videblas kurboj kie iam fluis la rivero, same kiel meandraj lagoj, en tiu satelita foto.
"Kial riveroj serpentumas?" - video pri la estiĝo de mendraj lagoj de la jutuba kanalo Scivolemo.

Notoj redakti

  1. Oxbow. Oxford English Dictionary. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2009-10-27.
  2. Oxbow. Merriam–Webster. Alirita 2009-10-27.