Migra poŝto[1] Migra poŝtoficejo, nefiksa poŝto, movebla poŝtoficejo ofertas poŝtajn servojn per speciale ekipitaj veturiloj: poŝtaŭtojtrajnoj.

Migra poŝtoficejo de MaltaPost

Historio redakti

En Britio ekfunkciis la surtrajna "Travelling Post Office" [Vojaĝanta poŝtoficejo] en 1838. La servo estas nuligita de Royal Mail komence de 2004. En Britio, vojaj veturiloj, kiuj provizas poŝtajn servojn, estas nomataj Mobile Post Offices [Migraj poŝtoficejoj], por diferenci ilin de la (nun malaktualaj) fervojaj vojaĝaj poŝtoj. Migraj poŝtoficejoj unue estis enkondukitaj en 1936 por provizi telegrafojn, telefonajn kaj poŝtajn servojn okaze de specialaj eventoj kiel vetkuroj kaj koncertoj. La neceso de grandaj migraj poŝtoficejoj malpliiĝis dum la jaroj, sed ekde la mezo de la 1990-aj jaroj malgrandaj versioj aperis en kamparaj urboj sen permanenta poŝtoficejo.

Ankaŭ en Aŭstrio kaj Hungario migra poŝto frekventas malgrandajn vilaĝojn kie ne (plu) funkcias poŝto aŭ poŝtejo. En determinita tempo alvenas poŝtaŭto en centro de vilaĝo kaj tie haltas ĉ. 2 horojn. En tiu tempo la vilaĝanoj povas uzi la poŝtajn servojn (sendoj de leteroj, pakaĵoj, monoj), krome poŝtisto disdonas (en Hungario) la pension kaj aliajn aĵojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ PIV: migri (2): Translokiĝi de loko al loko laŭ la bezonoj, ne havante fiksan sidejon