Moleo estas rekta aŭ kurba digo-forma konstruaĵo el ŝtono aŭ ligno, kiu etendiĝas en lagon aŭ maron, kutime solide konstruita kaj apogita sur la fundo.

Moleo en Blankenberge, Belgio
Moleo en Blankenberge, Belgio

Ĝi servas kiel ĝeto (ondorompaĵo), kaj ĝia (kontraŭ maro kaj vento) protektita flanko (leo) ofte servas kiel elŝipejo por boatoj kaj ŝipoj.

Moleoj povas esti plurcent metrojn longaj, ofte ili estas parto de haveno.

Piero similas al moleo, sed ne havas ĝetan funkcion.

Vidu ankaŭ redakti