Murzuk, MarzuqMurzuq (arabe مرزق) estas oazo kaj urbo en sudokcidenta Libio kaj unu el la ĉefaj komunumoj de la distrikto Murzuk. Ĝi situas en la norda angulo de la Murzuka dezerto, dezerto de la grandaj sablaj dunoj. La urbo evoluis ĉirkaŭ la oazo, kiel haltejo de la nord-suda trafiko tra la Saharo. Murzuk situas 120 km sude de Sabha, la politika kaj ekonomia centro de Fezano.

Murzuk
urbo • municipality of Libya
Administrado
Demografio
Loĝantaro 47 324  (2008) [+]
Geografio
Geografia situo 25° 55′ N, 13° 56′ O (mapo)25.91361111111113.933611111111Koordinatoj: 25° 55′ N, 13° 56′ O (mapo) [+]
Alto 395 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Murzuk (Libio)
Murzuk (Libio)
DEC
Murzuk
Murzuk
Situo de Murzuk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Murzuk [+]
vdr

Oni konstruis tie fortikaĵon en 1310 - kiu nun estas en ruinoj - kaj la urbo prosperis dum ses jarcentoj. La urbo malgraviĝis kun alveno de la moderna transportado, trafiko, itala okupado (ekde 1914). Ĝi havis en 1960 ĉirkaŭ 7.000 loĝantojn, en 2005 jam ĉirkaŭ 43.000.