NakuloNakula, en la eposo Hindua nome Mahabarato, estis la kvara frato de la kvin Pandavoj. Nakulo kaj Sahadevo estis ĝemeloj naskitaj de Madri, edzino de Panduo, kiu estis alvokinta la ĝemelajn diojn Aŝvinoj uzante la benon de la reĝino Kuntio. Nakulo kaj lia frato Sahadevo, estas konataj kiel Aŝvineĝa (आश्विनेय), ĉar ili naskiĝis el Aŝvinoj.[1]

La kvin fratoj Judiŝtiro, Bimo, Arĝuno, Nakulo kaj Sahadevo; dekstre, la komuna edzino, Draŭpadio. Foto de altreliefo en templo en Deogarh.
Nakulo
homo eble fikcia
Verko Mahabarato
Informoj
Sekso vira
Patro Panduo
Patrino Madri
Gefratoj ArĵunoSahadevoJudiŝtiroBimo • Karna
Edzo/Edzino Draŭpadi • Karenumati
Infanoj Shrutsena
vdr

La nomoj de la kvin fratoj estas Judiŝtiro, Bimo, Arĝuno, Nakulo kaj Sahadevo. Ĉiuj kvin fratoj estis edziĝintaj al la sama virino, nome Draŭpadio. Kune, la fratoj luktis kaj venkis en granda milito kontraŭ siaj kuzoj la Kaŭravoj, kio iĝis konata kiel Milito de Kurukŝetro.

Referencoj redakti

  • Chakravarti V. Narasimhan; The Mahabharata. Columbia University Press, 1965.
  1. K.S. Gautam, eld. (1990). India through the ages. Publication Division, Ministry of Information and Broadcasting, Government of India. p. 73.

Eksteraj ligiloj redakti

  • The Mahābhārata de Vyasa, tradukita el sanskrito en anglan fare de Kisari Mohan Ganguli kaj publikigita rete ĉe sacred-texts.com.