Nano (mito)
Nanoj estas malgrandampleksaj uloj, tre similaj al homoj. Ili estas tre saĝaj, kaj scias ĉiun sekreton de naturo. Ili ŝatpreferas subterajn lokojn kaj oron.
Nano | |
---|---|
mita homforma raso • mita etno | |
Informoj | |
Eble sama | Škrmuc |
Mitologio redakti
Egipta Mitologio redakti
En antikva Egiptio estis venerata Beso, iu patronanta spirito kontraŭ malbono kaj li estis iu grimacanta misforma nano.
Norena Mitologio redakti
La idaro de nanoj formiĝis subtere, kie ili alprenis formon de vermoj. Odino kaj liaj gefratoj donis al ili antropomorfan aspekton kaj intelligentecon. Tiam nanoj iris loĝi en tero, en koto, en ŝtono kaj en rokoj. Ili timis la sunlumon. La nanoj estis minoraj dioj kiel la elfoj.
La Mastro de l' Ringoj redakti
En la mondo disvolvita de Tolkien en La Hobito kaj La Mastro de l' Ringoj, la nanoj estas iu popolo de la Mez-Tero.
Ĉi tiu koncepto estis readaptita por multaj aliaj verkoj, kaj ankaŭ en la rolludoj.
-
Skulptaĵoj de nanoj