Nord-Siberia Malaltebenaĵo

La Nord-Siberia Malaltebenaĵo estas pejzaĝejo signife pli norde de la arkta cirklo en Siberio (Norda Rusio, Azio).

Nord-Siberia Malaltebenaĵo
Regiono
malaltebenaĵo • Russian Large Landscape • ebenaĵo [+]

LandoRusio
- koordinatoj72° 0′ 0″ N, 101° 0′ 0″ O (mapo)72101Koordinatoj: 72° 0′ 0″ N, 101° 0′ 0″ O (mapo)


Nord-Siberia Malaltebenaĵo (Rusio)
Nord-Siberia Malaltebenaĵo (Rusio)
DEC
Nord-Siberia Malaltebenaĵo
Nord-Siberia Malaltebenaĵo

Map
Nord-Siberia Malaltebenaĵo
vdr
Tundro en la aŭtonoma regiono Nenecio

La areo apartenas al la rusiaj pejzaĝegoj.

Geografio redakti

La vasta Nord-Siberia Malaltebenaĵo ampleksas la areojn inter la Arkta Oceano norde kaj la Meze Siberia Montaro sude, respektive la norda parto de la Okcident-Siberia Malaltebenaĵo okcidente kaj la rivero Leno oriente. Centro de la malaltebenaĵo estas la Tajmira Ebenaĵo, kiu situas norde de la [Meze Siberia Montaro kaj sude de la Tajmira Duoninsulo kun ka Biranga Montaro.

Aparte en la okcidento la malaltebenaĵo ne havas ekzakte difinitan limon, ĉar la regiono senpere transiras en la Okcident-Siberian Malaltebenaĵon. La plej okcidenta limo tamen okcidente de la Golfo de Obo estas la plej nordaj partoj de la montaro Uralo. Okcidente antaŭ la Jamala Duoninsulo kaj la Gidana Duoninsulo borde de la Karska Maro, kaj la Golfoj de la riveroj Obo kaj Jenisejo apartenas al la Nord-Siberia Malaltebenaĵo. Ĝia plej orienta limo oriente de la granda delto de la rivero Leno estas la norda parto de la Montaro de Verĥojansk.

En la centro de la malaltebenaĵo ekzistas kelkaj mezaltaj montaroj, kies plej alta punkto troviĝas 754 metrojn super la marnivelo.

Flaŭro redakti

La marĉan malaltebenaĵon karakterizas la plantaj biotopoj de la tundro. En tiuj nordaj regionoj pro la daŭra frosto kaj la malmulta akvo ne sukcesas kreski altaj plantoj kiel ekzemple arboj, sed regas musko, arbustoj kaj filikoj.

Riveroj redakti

La tri pli grandaj riveroj de la ebenaĵo apartenas al la plej grandaj kaj plej longaj riveroj de la tero:

Pliaj riveroj estas:

Urboj redakti

Ene de la Norde Siberia Malaltebenaĵo interalie troviĝas la sekvaj urboj:

72° norde, 101° oriente Mapo